Vendrede Ĉinio akuzis Usonon, ke ĝi provas nuligi la statuson de Ĉinio kiel evoluanta lando, dirante, ke la statuso ne estas decidita de Vaŝingtono.
Laŭ raporto de Reuters la Komitato de Eksterlandaj Rilatoj sub la usona Senato ĵaŭde adoptis la tiel nomatan “akton por fini la statuson de Ĉinio kiel evoluanta lando”, kiu postulas, ke la Ŝtata Departemento serĉu rimedojn por ŝanĝi la statuson de Ĉinio kiel evoluanta lando.
Demandite pri la afero en regula gazetara konferenco en Pekino, Wang Wenbin, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, komentis, ke Usono, prenante la movon, ludas alian karton por deteni la disvolviĝon de Ĉinio.
Wang diris al raportistoj, ke Usono volas trudi al Ĉinio la statuson de evoluinta lando ne pro ĝia aprezo al la disvolviĝado aŭ atingoj de Ĉinio.