Malkovri “nuklean komploton” tavolo-post-tavolen de Usono, Britio kaj Aŭstralio
Ĝoja Publikigita: 2023-06-10 17:27:14

"(La afero) senprecedence transpaŝis principon kaj praktikan sojlon de Traktato pri Nuklea Neplivastigo", "Ĝi serioze batis internacian sistemon de nuklea neplivastigo" … Kunlaboro de Usono, Britio kaj Aŭstralio pri nuklea submarŝipo ricevis fortan oponon de ĉeestantoj al la junia kunveno de konsilio de Internacia Atom-Energia Agentejo. Kaj ĉina delegito faris paroladon pri la afero, alvokante, ke diversaj flankoj akcelu komune interregistaran diskutan procezon inter institutoj. Delegitoj de pli ol 20 landoj, inkluzive de Rusio, Pakistano, Indonezio kaj Brazilo, sinsekve reagis laŭ la ĉina alvoko, postulante protekti internacian sistemon de nuklea neplivastigo kaj internacian regularon.

Danke al akcelo de la ĉina flanko, la Internacia Atom-Energia Agentejo en sinsekvaj ok fojoj ekzamenis la temon en la formo de interregistara diskuto, kaj refoje fiaskigis la komploton de Usono, Britio kaj Aŭstralio, kiuj intencas minaci sekretariejon de institutoj por kontraŭleĝe pasigi sian proponon. Ili sub la preteksto de kunlaboro pri nuklea submarŝipo celas fari Aŭstralion antaŭa pozicio por akceli usonan geopolitikan strategion, kopii en azi-pacifika regiono la modelon de NATO, kiu instigas konfliktojn kaj kontraŭstarojn en regiono, kaj ĉio ĉi celas geopolitikajn privatajn interesojn.

Laŭ la kunveno, ili ricevis fortan oponon, ĉar ĉu juroteorie, ĉu procedure kaj ĉu regule ili kreis malican precedencon, kaj la negativa influo estas danĝera kaj granda.

Sur jura teorio, la kunlaboro de la tri landoj pri nuklea submarŝipo malobservas Traktaton pri Nuklea Neplivastigo, Statuton de la Internacia Atom-Energia Agentejo, kaj Traktaton pri Sud-Pacifika Sennuklea Zono, kaj estas projekto tute "kontraŭ tri traktatoj". La tri landoj buŝe diris kunlaboron pri nuklea submarŝipo, esence ili faros nuklean plivastigon.

Procedure, kiel subskribintoj de la Traktato pri Nuklea Neplivastigo, Usono, Britio kaj Aŭstralio bezonas agnoskon de la Internacia Atom-Energia Agentejo pri ilia nuklea kunlaboro. Antaŭ unuanima kondamno kaj opono de la internacia komunumo, ili ĉiamaniere uzis artifikon sur proceduro kaj devige "purigis" la kunlaboron.

Kaj regule, diskuto pri la trilanda kunlaboro rilata al nuklea submarŝipo kadre de la Internacia Atom-Energia Agentejo devas persisti en plurflankismo kaj sekvi la principon atingi unuanimecon per interkonsiliĝo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree