Xi bonvenigas afrikan pacan mision al Rusio kaj Ukrainio
Ĝoja Publikigita: 2023-06-10 17:23:10

Ĉina prezidanto Xi Jinping vendrede alte taksis baldaŭan pacan mision pri la ukrainaj krizoj konsistantan el ses afrikaj landoj, dirante, ke ĝi estas "bona" afero.

Xi donis laŭdon dum sia telefona dialogo kun sudafrika prezidento Cyril Ramaphosa, kiu diris al la ĉina gvidanto, ke paca delegacio gvidata de ŝtatestroj de ses afrikaj landoj, inkluzive de Sud-Afriko, vizitos Rusion kaj Ukrainion por fini la konflikton kiel eble plej rapide.

Xi diris, "Ĝi estas bona afero, ke s-ro prezidento kaj gvidantoj de la rilataj afrikaj landoj organizis la pacan delegacion kaj vizitos Rusion kaj Ukrainion."

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree