Irano kaj Sirio decidas efektivigi interkonsentojn atingitajn dum vizito de Raisi
Jianping Publikigita: 2023-06-11 14:45:17

Sabate irana kaj siria ministroj pri eksterlandaj aferoj emfazis la firman decidon de la du landoj pri efektivigo de la interkonsentoj atingitaj dum la vizito de irana prezidento Ebrahim Raisi al Sirio antaŭ nelonge.

Laŭ deklaro publikigita en la retejo de la irana Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, en telefona konversacio Hossein Amir-Abdollahian kaj lia siria paralelulo Faisal Mekdad interŝanĝis opiniojn pri la lastatempa disvolviĝo de la dulandaj rilatoj kaj pri regionaj aferoj.

La siria ministro pri eksterlandaj aferoj detale konigis la lastatempajn sukcesojn de Sirio en rilatoj kun aliaj arabaj landoj kaj la ĉeeston de siria prezidento Bashar al-Assad al la pintkunveno de la Araba Ligo okazinta en Jeddah de Saud-Arabio post 12-jara foresto.

Amir-Abdollahian priskribis la sukcesojn de Sirio "pozitivaj kaj konstruivaj".

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree