Okazis memorkunveno por Laŭlum
Ĝoja Publikigita: 2023-06-11 16:19:22

Memorkunveno por la 100-a datreveno de naskiĝo de ĉina veterana esperantisto Laŭlum (Li Shijun) (Foto el El Popola Ĉinio)

Memorkunveno por la 100-a datreveno de naskiĝo de ĉina veterana esperantisto Laŭlum (Li Shijun) okazis sabate en la Ĉina Internacia Komunika Grupo (ĈIKG) kaj pli ol 80 homoj partoprenis en la evento fizike kaj virtuale. En la kunveno debutis la libroj Kurso pri la Traduka Arto de Esperanto kaj Promeno tra l'Esperanta Literaturo de Laŭlum, eldonitaj de la eldonejo Sinolingua.

Memorkunveno por la 100-a datreveno de naskiĝo de ĉina veterana esperantisto Laŭlum (Li Shijun) (Foto el El Popola Ĉinio)

Laŭlum naskiĝis en vilaĝo de norda Ĉinio en 1923 kaj esperantistiĝis en la jaro 1940. Post la fondiĝo de la nova Ĉinio li eklaboris por Ĉina Esperanto-Ligo kaj la gazeto El Popola Ĉinio, kies vicĉefredaktoro li estis ĝis emeritiĝo. Krome li laboris ankaŭ kiel vicĉefredaktoro de Ĉina Esperanto-Eldonejo kaj de La Mondo, la organo de ĈEL. Post emeritiĝo en la komenco de la 90-aj jaroj, li daŭrigis la aferon per sia diligenteco kaj abundego da fruktoj por Esperantaj traduko, verkado kaj instruado. La 10-an de novembro 2012 Laŭlum forpasis 89-jara.

Laŭlum (Li Shijun) (Foto el El Popola Ĉinio)

Laŭlum esperantigis multajn ĉinajn literaturaĵojn, inter amaso da ili plej gravaj estas tri el la kvar ĉinaj kla­sikaj verkoj: Ĉe Akvorando (2004), Romano pri la Tri Regnoj (2008) kaj Pil­grimado al la Okcidento (2009). Ili ĉiuj troviĝas en la listo de Serio Oriento-Okcidento.

Laŭlum estis elektita kiel membro de la Akademio de Esperanto en 1983, kaj reelektiĝis en 1992, 2001 kaj 2010. En 2003 li ricevis la Premion Grabowski. En 2004 li fariĝis Honora Membro de UEA. En 2010 la Ĉina Tradukista Aso­cio honoris lin per Dumviva Honora Premio pri Tradukado, kaj en 2011 Ĉina Esperanto-Ligo per Dumviva Honora Premio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree