Ĉina prezidanto Xi Jinping alvokis, ke ĉinaj landlimaj armeoj fortigu siajn kapablojn pri landlima defendado kaj regado kaj forĝu "grandan muron de ŝtalo" laŭ la landaj landlimoj.
Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn merkrede dum ĉeloka inspekto pri laboroj de landlima administrado kaj regado kaj pri disvolvo de landlimaj armeoj en la Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio, norda Ĉinio.
Vizitante la militan komandejon de la Popola Liberiga Armeo en Interna Mongolio, Xi laŭdis la regionajn landlimajn armeojn pro ilia rolo por sekurigi kaj stabiligi la nordan landlimon de la lando.
Laŭdante ĉinan progreson de laboroj pri landlima defendado depost la 18-a Nacia Kongreso de la KPĈ en 2012, Xi diris, ke landlimaj armeoj de la lando fortigis militan trejnadon kaj preparadon, rezolute defendis landliman sekurecon kaj stabiligis landlimajn regionojn.
Li aldonis, ke ili efike garantiis ĉinan suverenecon, sekurecon kaj disvolvajn interesojn.
Emfazante gravecon de landlima defendado por garantii nacian stabilecon kaj administradon, Xi alvokis landlimajn armeojn havi pli fortan misio-senton kaj respondecon, kaj diligente gardi landlimojn por la partio kaj la popolo.