La “30 Oraj Horoj” kaj mia libro pri lernofaciliga Esperanto
Alessandra Madella Publikigita: 2023-06-12 13:39:12

En la somero de 2021, Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) kaj Itala Instituto de Esperanto kune lanĉis novigan instruan projekton en regiono Toskanio de centra Italio. La baza ideo de Bruĉjo Kasini (itale, Brunetto Casini) kaj Laura Brazzabeni estis, ke Esperanto estas ja facile lernebla lingvo kaj ĝi povas iel helpi gelernantojn pli bone kompreni la strukturon de aliaj lingvoj, krom de sia propra. Tio estas tiel granda kaj evidenta merito, ke bone informitaj lernejestroj kaj instruistoj ne povas ne interesiĝi pri ĝi. Sed la sola problemo estas, ke por la celata aĝ-grupo de superaj mezlernejanoj (de 14 ĝis 19-jaraĝaj) ne sufiĉe da instruistoj regas Esperanton en italaj lernejoj. La brila solvo—tute ebla por Esperanto, sed eĉ ne pensebla por pli malfacilaj lingvoj—estas instrui unue al la instruistoj per senpaga video-kurso de 20 horoj plus 10 horoj de individua studado kaj specialaj interretaj renkontiĝoj kun spertaj instruistoj. Tiel naskiĝis la nomo de la projekto: “30 Oraj Horoj”. Ili estas vere oraj, ĉar en ili oni povas lerni multe, ne nur pri la lingvo mem, sed ankaǔ pri ĝia historio, kulturo kaj movado. Kun la helpo de fakuloj kiel Renato Corsetti, Carlo Minnaja kaj Irene Caligaris—kaj kun la subteno de la Nacia Biblioteko de Esperanto de Massa en la persono de la volontulo Enrico Borrello—kreiĝis tiel kurso sufiĉe enhavoriĉa kaj alloga por povi sukcese konkuri kun la multaj lertigaj fakaj kursoj, inter kiuj italaj lernejaj instruistoj povas nun elekti.

Tamen unue la subteno de la lokaj aǔtoritatoj estis necesa por povi rekte proponi la kurson al ĉiuj lernejoj de Toskanio—kaj poste en iom malsama maniero al tiuj de regiono Friulo-Venecio Julia, kie okazos la ILEI-kongreso en julio 2023. Pro tio Bruĉjo Kasini en somero 2021 petis al mi verki  “sciencan dokumenton” pri la historio de la eksperimentoj, kiuj pruvas, ke Esperanto estas facile lernebla kaj helpas en la studo de aliaj lingvoj. Tiel naskiĝis la unua malneto de mia libro L’esperanto: facilità di apprendimento e aiuto nello studio di altre lingve (Esperanto: facile lernebla kaj helpo en la studo de aliaj lingvoj). Poste, kun multe da aldonoj kaj profundigoj, ĝi estis publikita kiel 300-paĝa libro de la itala eldonejo Edistudio en majo 2023. Ĝi ekis precipe kiel longa bibliografio kun mallonga klara priskribo de la plej gravaj eksperimentoj, tuj uzebla por persvadi la legantojn pri la boneco de nia instrua propono. Ĝia unua celo estis klare montri al aǔtoritatoj, lernejestroj, instruistoj, gelernantoj kaj ties gepatroj, ke jam dum pli ol unu jarcento amasiĝis en malsamaj partoj de la mondo pruvoj kaj atestoj, de la plej subjektive entuziasmaj al la plej science objektivaj, pri la lern-facileco kaj la lern-faciliga aspekto de la lingvo de Zamenhof rilate al la lernado de aliaj lingvoj kaj al la pli profunda kompreno de la propra.

Multe gravas, ke kelkaj el la plej signifoplenaj eksperimentoj, pri kiuj mi parolas en la libro, estis faritaj en Azio—kiel tiu de lernejestro Wei Yubin (Jado) ĉe elementa lernejo Baiyangshujie en Taiyuan, Ĉinio—aǔ koncernas la lern-faciligan efikon de Esperanto rilate al aziaj lingvoj—kiel tiu de geedzoj Jennifer kaj Alan Bishop en Aǔstralio en la naǔdekaj jaroj. Tiu aspeko estas tre alloga por persvadi italajn aǔtoritatojn, ĉar ĝi montras la veran internacian atingon de Esperanto, kiam pli kaj pli da gelernantoj en italaj superaj mezlernejoj volas lerni la ĉinan lingvon, tre allogan pro kulturaj kaj ekonomiaj kialoj. De tiu vidpunkto, ne estas strange, ke la unua instruisto, kiu sukcese finis la kurson de la “30 Oraj Horoj” en Toskanio, Carlo Nicola Colacino, instruas la lingvon al lernantinoj en liceo de Cascina—proksime de Pizo—kiuj lernas ankaǔ la ĉinan. Ili nun korespondas kun la gestudentoj de la Esperanto-fako de Zaozhuang-Universitato.

Alia grava parto de la “scienca dokumento”, kiu iĝis pli ampleksa en la libro, estas intervjuoj al protagonistoj de kelkaj el tiuj eksperimentoj aǔ al homoj, kiuj sukcesis instrui Esperanton en lernejoj, prezentante ĝin kiel facile lerneblan kaj lern-faciligan lingvon. Mia celo en tiu ĉi kazo estas montri kolekton de argumentoj, uzeblaj por persvadi ne nur la aǔtoritatojn, sed ankaŭ ĉiujn interesatajn partojn de la lerneja kunteksto, ke la lernado de Esperanto donas multe da avantaĝoj, kiuj enriĉigas la vivon de la lernantoj ne nur de la strikte lerna, sed ankaǔ de la homa vidpunkto. Ĉar la projekto de la “30 Oraj Horoj” estis lanĉita dum la jaroj de la pandemio de Kovim-19, ankaǔ gravis montri kiel Esperantaj instruistoj efektive reagis al la problemoj por krei kaj adopti ankoraǔ pli efikajn materialojn kaj novigajn manierojn instrui pere de malsamaj komunikiloj.

Fine, indas substreki, ke ILEI kaj UEA (Universala Esperanto-Asocio) kandidatigis la projekton de la “30 Oraj Horoj” por la Premio Hamdan de UNESKO en novembro 2021 kaj ĝi estis juĝita inter la plej bona triono de 149 long-daǔraj instru-projektoj prezentitaj el la tuta mondo. En 2023 Itala Instituto de Esperanto, ĝuste dank’ al la Projekto “30 Oraj Horoj”, estis inter la 12 institucioj, kiuj gajnis la Eǔropan Kvalit-etikedon por Lingvo-instruado, en konkurso kune lanĉita de la italaj Nacia Agentejo Erasmus + kaj INDIRE (Nacia Instituto de Dokumentado, Novigado kaj Esplorado pri Edukado). Espereble la eldono de la Esperanta traduko de mia libro fare de Edistudio en julio 2023 helpos ĝiajn sekvajn tradukojn al malsamaj lingvoj kaj la fruktodonan adaptadon de nia instrua sperto al malsamaj kuntekstoj tra la mondo. 

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree