Xi interparolis kun hondura prezidento
Yu Publikigita: 2023-06-12 19:37:22

Ĉina prezidanto Xi Jinping interparolis kun vizitanta prezidento de la Hondura Respubliko Iris Xiomara Castro Sarmiento en la Granda Popola Halo en Pekino lunde posttagmeze.

Xi diris, ke en marto de la kuranta jaro, Ĉinio starigis diplomatiajn rilatojn kun Honduro, kaj ke Castro fariĝis la unua hondura prezidento, kiu faris ŝtatan viziton al Ĉinio, kaj nun ŝia alveno malfermis novan ĉapitron en la historio de ĉina-honduraj rilatoj, kio havas specialan kaj gravan signifon. Xi esprimis varman bonvenon al Castro, dirante, ke ŝi estas la unua virina prezidento en la historio de Honduro, kaj depost sia enoficiĝo ŝi unuigis kaj gvidis la honduran popolon apogi sin sur propraj fortoj, kaj devontigi sin al antaŭenigo de nacia disvolviĝo por fari novajn atingojn. Xi esprimis sinceran gratulon pro tio kaj diris, ke ŝi firme plenumis sian elektkampanjan promeson starigi diplomatiajn rilatojn kun Ĉinio, faris historian decidon kaj montris fortan politikan volon. Xi aldonis, ke ankaŭ ŝia edzo, s-ro Manuel Zelaya, eksa prezidento de Honduro, ludis pozitivan rolon tiurilate, kaj ke li tre aprezas tion, kaj historio ĉiam memoros liajn kontribuojn al ĉina-honduraj rilatoj.

Xi akcentis, ke Ĉinio firme disvolvos amikajn rilatojn kun Honduro, firme subtenos la ekonomian kaj socian disvolviĝon de Honduro kaj volas esti bona amiko kaj partnero de Honduro por reciproka respekto, egaleco, reciproka profito kaj komuna disvolviĝo. Li diris, ke li volas labori kun ŝi por gvidi kaj antaŭenpuŝi de strategia kaj longtempa perspektivo la la duflankajn rilatojn por plua disvolviĝo, turni la belan vizion de duflanka kunlaboro en efektivajn rezultojn kaj alporti pli da avantaĝoj al popoloj de la du landoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree