Kvara volumo de “Xi Jinping: La Regado de Ĉinio” publikigita en pli da lingvoj
Qiujieming Publikigita: 2023-06-12 16:12:23

La kvara volumo de “Xi Jinping: La Regado de Ĉinio” estis publikigita en la franca, rusa, araba, hispana, portugala, germana, japana kaj tradicia ĉina lingvoj, laŭ deklaro de eldonejo publikigita dimanĉe.

La nova eldonita volumo enhavas kompilon de 109 parolataj kaj skribitaj verkoj de Xi, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), de la 3a de februaro 2020 ĝis la 10a de majo 2022, kune kun 45 fotoj faritaj ekde januaro de 2020. Ĝi estas dividita en 21 sekciojn laŭ temo.

La deklaro diris, ke ĝi estas rekordo de la grandaj praktikoj de la Centra Komitato de la KPĈ kun kamarado Xi Jinping ĉe ĝia kerno por respondi al la pandemio kaj drastaj ŝanĝoj, ambaŭ neviditaj en jarcento, kaj kunvenigi kaj gvidi la tutan Partion kaj la ĉinan popolon de ĉiuj etnoj al la realigo de la celo konstrui modere prosperan socion en ĉiuj aspektoj kaj komenci novan vojaĝon por konstrui Ĉinion en modernan socialisman landon en ĉiuj aspektoj.

La deklaro diris, ke ĝi estas aŭtoritata laboro, kiu plene kaj sisteme reflektas la novan malfermitan horizonton kaj la plej novan disvolviĝon atingitan de Xi Jinping-Penso pri Socialismo kun Ĉinaj Trajtoj por Nova Epoko.

La eldonoj de la libro de simpligitaj ĉina kaj la angla lingvoj estis publikigitaj en julio 2022.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree