La ĉina-hondura altnivela komerca kunveno finiĝis en Pekino dimanĉe.
Ĝi estas la unua tiaspeca kunveno, depost kiam la du landoj starigis diplomatiajn rilatojn la 26an de marto, allogante ĉirkaŭ 200 politikajn kaj komercajn delegitojn de ambaŭ flankoj.
“Ĉinio kaj Honduro havas malsamajn resursodotojn kaj ekonomian komplementecon,” diris Zhang Shaogang, vicprezidanto de la Ĉina Konsilio por Akcelo de Internacia Komerco.
“Estas granda potencialo kaj vastaj disvolvaj perspektivoj por duflanka ekonomia kaj komerca kunlaboro,” aldonis Zhang.
Li alvokis entreprenojn de la du landoj fari komunajn klopodojn por enkonduki pli multajn altkvalitajn hondurajn produktojn al la ĉina merkato, kontinue vastigi duflankan komercon, pliigi lokan dungadon kaj plifortigi popolan bonfarton.
“La okazigo de la altnivela kunveno injektos movforton por profundigi duflankajn rilatojn kaj komercan kaj ekonomian kunlaboron,” diris vizitanta hondura ministro pri eksterlandaj aferoj Enrique Reina.
Reina diris, ke li kredas, ke la disvolviĝo de duflankaj rilatoj alportos vastajn oportunojn al entreprenistoj de ambaŭ flankoj kaj antaŭenigos la rikolton de pli da konkretaj rezultoj.