Kreskigo de “arbo” de ĉina-hondura kunlaboro
Yu Publikigita: 2023-06-13 21:13:57

"Komenciĝis la nova historia stadio!" Ĉi tiu frazo aperis en retejoj de ĉiuj ĉefaj amaskomunikiloj en Honduro marde matene laŭ pekina tempo. Samtempe, ankaŭ la cifero 17, kiu estas la nombro de memorandoj de kompreno pri kunlaboro en diversaj kampoj subskribitaj de la du flankoj sub la ĉeesto de la ŝtatestroj de Ĉinio kaj Honduro, estis ofte menciita. La honduraj amaskomunikiloj ankaŭ menciis aparte, ke la subskribo de la memorando de kompreno pri la komuna konstruado de la Zono kaj Vojo alportos al la lando disvolvajn oportunojn por konektiĝi kun pli vastaj merkatoj.

Honduro estas grava lando en Centr-Ameriko kaj nova amiko de Ĉinio. La 26an de marto ĉi-jare, Ĉinio kaj Honduro starigis diplomatiajn rilatojn surbaze de la principo pri unu Ĉinio, kaj Honduro fariĝis la 182a lando havanta diplomatiajn rilatojn kun Ĉinio. La 12an de junio, dum interparolo kun hondura prezidento Iris Xiomara Castro Sarmiento, ĉina prezidanto Xi Jinping diris, ke ŝi firme plenumis sian elektkampanjan promeson starigi diplomatiajn rilatojn kun Ĉinio, faris historian decidon kaj montris fortan politikan volon. Observantoj atentigis, ke la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Honduro kaj la renkontiĝo inter la du ŝtatestroj estas ambaŭ "historiaj okazaĵoj" kaj alportos brilan estontecon al kunlaboro inter la du landoj.

Dum malpli ol tri monatoj la du landoj starigis diplomatiajn rilatojn kaj hondura prezidento Castro komencis la viziton al Ĉinio, kio plene reflektas la fortan volon de ambaŭ flankoj disvolvi rilatojn. Koncerne la estontecon de la du landoj, hondura ministro pri eksterlandaj aferoj Enrique Reina diris, ke hondura-ĉinaj rilatoj, kiel "kreskanta arbo", disvolviĝas rapide kaj stabile kun pozitivaj rezultoj. De la vizito de Castro, oni povas vidi, ke la "arbo" bezonas zorgadon por atingi profundajn radikojn kaj densajn foliojn.

Dum la vizito de Castro al Ĉinio, la hondura flanko oficiale prezentis la peticion pri aliĝo al la Nova Disvolva Banko. La du flankoj konsentis komenci intertraktadon pri la Liberkomerca Interkonsento kiel eble plej baldaŭ, subskribis memorandojn de kompreno ekzemple pri la komuna konstruado de la Zono kaj Vojo, kaj publikigis la komunan deklaron. Ŝtatestroj de la du landoj desegnis planojn pri la disvolviĝo de duflankaj rilatoj, kiuj baldaŭ estos turnitaj en konkretan kunlaboron en la kampoj de ekonomio, komerco, interpopolaj kaj kulturaj interŝanĝoj, antaŭenigos komunan disvolviĝon kaj alportos pli da profitoj al la du popoloj. La hondura komerca rondo kredas, ke lokaj produktoj estos ŝatataj de la ĉina merkato. Samtempe, Honduro bonvenigas ĉinajn entreprenojn fari investon en la lando kaj partopreni en ĝia ekonomia disvolviĝo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree