Internacia forumo pri homaj rajtoj malfermiĝos en Pekino
Yu Publikigita: 2023-06-13 15:59:33

La Forumo pri Tutmonda Regado de Homaj Rajtoj malfermiĝos en Pekino merkrede, kaj ĝi altiros pli ol 300 partoprenantojn el preskaŭ 100 landoj kaj internaciaj organizoj inkluzive de agentejoj de la Unuiĝintaj Nacioj (UN).

La du-taga forumo havas la temon "Egaleco, Kunlaboro kaj Disvolviĝo: La 30a Datreveno de la Viena Deklaracio kaj Agad-Programo kaj Tutmonda Regado de Homaj Rajtoj."

Krom la malferma ceremonio kaj plenaj kunvenoj, okazos ankaŭ kvin paralelaj sesioj fokusiĝantaj al internacia kunlaboro kaj tutmonda regado de homaj rajtoj, la Tutmonda Disvolva Iniciato kaj realigo de la rajto pri disvolviĝo, la Tutmonda Sekureca Iniciato kaj protekto de homaj rajtoj, la homrajta mekanismo de la UN kaj tutmonda regado de homaj rajtoj, kaj ankaŭ protekto de homaj rajtoj en la cifereca epoko.

La forumo estas kune gastigita de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilio, la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj kaj la Ĉina Agentejo pri Internacia Disvolva Kunlaboro.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree