Brita ĵurnalo Financial Times publikigis komenton la 8an de junio titolitan “La usona komerca promeso al la Hindi-Pacifiko estas malplena”, dirante, ke la unuaj rezultoj de Hindi-Pacifika Ekonomia Kadro (angle: IPEF) estis neimponaj. La usona deklaro estis amaso da abstrakta vortaĵo kun miksaĵo de subfrazoj ornamitaj per adjektivoj kaj adverboj en du aŭ tri tavoloj profunde.
La komento diris, ke la fundamenta difekto de IPEF estas ĝuste kiel tiu antaŭvidita de spertaj komercistoj de la komenco. Sen granda nova aliro al la usona merkato aŭ aliaj komercaj privilegioj liveritaj, estas malmulte da instigo por partneraj landoj mem fari grandajn engaĝiĝojn. IPEF estas senpova kontraŭstari la geoekonomian influon de Ĉinio per aliaj signifoplenaj manieroj.