La Nacia Komisiono pri Disvolvado kaj Reformo diris marde, ke la ĉina registaro subskribis memorandon de kompreno kun la hondura registaro pri komuna antaŭenigo de la iniciato Zono kaj Vojo.
La komisiono diris, ke la du flankoj kune esploros la konverĝajn punktojn de la du ekonomioj, aktive antaŭenigos politikan komunikadon, infrastrukturan konekteblecon, senbaran komercon, financan integriĝon kaj interpopolajn interŝanĝojn, plifortigos praktikan kunlaboron en diversaj kampoj, akcelos reciprokan profiton kaj reciprokan lernadon de civilizacioj, kaj atingos komunan disvolviĝon kaj prosperon.