Xi interparolis kun palestina prezidento Mahmoud Abbas
Yu Publikigita: 2023-06-14 21:01:48

Ĉina prezidanto Xi Jinping interparolis kun palestina prezidento Mahmoud Abbas, kiu estas en Pekino por ŝtata vizito, merkrede posttagmeze en la Granda Popola Halo. La du ŝtatestroj deklaris la starigon de ĉina-palestina strategia partnereco.

Xi diris, ke Ĉinio kaj Palestino estas bonaj amikoj kaj partneroj, kiuj fidas kaj subtenas unu la alian. Kiel unu el la landoj, kiuj plej frue rekonis la Palestinan Liberigan Organizon kaj la palestinan ŝtaton, Ĉinio ĉiam firme subtenis la justan aferon de la palestina popolo reakiri siajn naciajn legitimajn rajtojn, kaj klopodis antaŭenigi fruan, kompletan, justan kaj longdaŭran solvon de la palestina demando. Ĉinio subtenas Palestinon esti plena membro de la Unuiĝintaj Nacioj kaj plu parolos por la palestina flanko kaj subtenos justecon en multflankaj okazoj. Ĝi volas liveri plu helpon al Palestino laŭ sia kapablo por mildigi humanecajn malfacilojn kaj efektivigi rekonstruon.

Xi akcentis, ke la palestina demando estis prokrastita dum pli ol duona jarcento kaj kaŭzis profundan suferon al la palestina popolo. Necesas restarigi justecon al Palestino kiel eble plej rapide. Xi faris tri-punktan proponon: Unue, la fundamenta solvo al la palestina demando kuŝas en la starigo de sendependa palestina ŝtato surbaze de la landlimoj de 1967, kun Orient-Jerusalemo kiel ĝia ĉefurbo kaj plena suvereneco. Due, la ekonomiaj kaj vivtenaj bezonoj de Palestino devas esti garantiitaj, kaj la internacia komunumo devas pliigi disvolvan kaj humanitaran helpon al Palestino. Trie, la internacia komunumo devas sekvi la ĝustan direkton de paca intertraktado, respekti la nunan staton de Jerusalemo kiel religia sanktejo formitan en la pasinteco, oponi ekstremismajn kaj provokajn vortojn kaj agojn, antaŭenigi okazigon de pli granda, pli aŭtoritata kaj pli influa internacia packonferenco, krei kondiĉojn por rekomenco de paca intertraktado kaj fari efektivajn klopodojn por helpi Palestinon kaj Israelon pace kunekzisti. Xi aldonis, ke Ĉinio pretas ludi pozitivan rolon por atingi internan repaciĝon de Palestino kaj antaŭenigi pacan intertraktadon.

Abbas diris, ke nome de la palestina popolo, li sincere dankas Ĉinion pro ĝia forta subteno kaj malegoisma helpo por la justa afero de la palestina popolo reakiri la naciajn legitimajn rajtojn. Ĉinio estas fidinda amiko kaj partnero de Palestino. Palestino firme subtenas la pozicion de Ĉinio pri kernaj interesoj kaj sekvas la principon pri unu Ĉinio. Palestino pretas labori kun Ĉinio por kune antaŭenigi konstruadon de la Zono kaj Vojo, plifortigi kunlaboron en diversaj kampoj, akceli konstruadon de la homa komunumo kun komuna estonteco kaj senĉese profundigi palestina-ĉinan strategian partnerecon.

Post la interparolo, la du ŝtatestroj kune subskribis la unuatagan koverton de la 35a datreveno de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Palestino, kaj atestis la subskribon de multaj dokumentoj de duflanka kunlaboro, inkluzive de interkonsentoj pri ekonomia kaj teknologia kunlaboro.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree