Ĉinaj atletoj estas tute pretaj por Aziaj Ludoj
Qiujieming Publikigita: 2023-06-14 18:39:58

Kun nur 100 tagoj ĝis la Aziaj Ludoj de Hangzhou 2022, pli ol 900 registritaj ĉinaj atletoj multe klopodis sin prepari por la Ludojn, esperante montri siajn plej bonajn statojn hejme.

En la gazetara konferenco de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilio de Ĉinio en la 14a, Zhou Jinqiang, vicprezidanto de la Organiza Komitato de la Aziaj Ludoj de Hangzhou kaj vicdirektoro de la Ĝenerala Administracio pri Sporto de Ĉinio, diris, ke nuntempe la 56 konkurencejoj en la urbo Hangzhou, Ningbo, Wenzhou, Jinhua, Shaoxing kaj Huzhou estis kontrolitaj kaj akceptitaj pri la funkciado de sporta evento. Ankaŭ la eventfunkcia sistemo estis starigita, kaj jam okazis 42 testludoj. En la sekva etapo, ankoraŭ 13 testludoj estos okazigitaj por la premotesto.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree