Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Qin Gang diris merkrede, ke Usono devas respekti la pozicion de Ĉinio pri la tajvana demando, haltigi intervenon en la internajn aferojn de Ĉinio kaj ĉesi subfosi la suverenecon, sekurecajn kaj disvolvajn interesojn de Ĉinio nome de konkurenco.
Qin faris la rimarkojn en telefona konversacio kun usona ŝtatsekretario Antony Blinken, dum kiu Qin eksplikis la solenajn poziciojn de Ĉinio pri la tajvana demando kaj aliaj kernaj zorgoj.
Qin diris, ke ekde la kuranta jaro, ĉina-usonaj rilatoj renkontis novajn malfacilojn kaj defiojn, kaj estas tre klare, kiu devas respondeci pri tio. Li aldonis, ke Ĉinio ĉiam rigardas kaj traktas ĉina-usonajn rilatojn laŭ la principoj de reciproka respekto, paca kunekzisto kaj kungajna kunlaboro proponitaj de prezidanto Xi Jinping.
Qin urĝis Usonon fari konkretajn agojn por efektivigi la gravan konsenton atingitan de la du ŝtatestroj en la Balia Pintkunveno de la Grupo 20, kaj plenumi siajn koncernajn promesojn.
Qin esprimis la esperon, ke Usono laboros kun Ĉinio por efike regi malkonsentojn kaj antaŭenigi interŝanĝojn kaj kunlaboron, ĉesigi la malkreskon de duflankaj rilatoj kaj revenigi ilin sur la vojon de sana kaj stabila disvolviĝo.