Servanto de la popolo
Yu Publikigita: 2023-06-15 15:38:55

“La maltrankviloj de la popolo estas miaj zorgoj. La atendoj de la popolo estas miaj celoj.”

La okupiteco de prezidanto Xi Jinping ĉiam estas strikte ligita kun la popolo.

Antaŭe, kiam Xi laboris en la gubernio Zhengding, Hebei-provinco, li veturis per biciklo tra la gubernio, por aŭskulti voĉojn de la amasoj. Poste en Ningde, Fujian-provinco, li gvidis oficialulojn al la plej malproksimaj kaj malfacilaj regionoj por informiĝi pri la vivo de la popolo. Kiam li estis en Zhejiang-provinco, li laboris tranokte por gvidi evakuon de la amasoj antaŭ fortega tajfuno.

De post la 18a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris pli ol 100 baznivelajn esplorojn al multaj urboj kaj kamparaj regionoj. La zorgoj de la popolo estas ĉiuj naciaj aferoj en lia koro. Enlandaj diplomatiaj agadoj kaj eksterlandaj vizitoj ĉiam estis aranĝitaj tagnokte, kaj ofte li estis tiel okupita, ke li ne havis liberan tempon por manĝo.

"Mia laboro estas servi al la popolo. Mi estas laca, sed feliĉa." Xi diris en sia libro Zhijiang, Ĉinio: Nova Vizio pri Disvolviĝo: Ni ĉiuj gvidaj kadroj devas domaĝi la tempon dum siaj oficperiodoj kun la spirito "kapti ĉiun minuton", plene utiligi limigitan tempon kaj fari pli da efektivaj kaj bonaj aferoj por la masoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree