Ĉifonulo povas fariĝi riĉulo
CHOI Man Won Publikigita: 2023-06-15 17:00:21

Proksimiĝas la semestrofino de la unua el du de 2023. En sudkoreaj universitatoj unu semestro havas 15 aŭ 16 semajnojn kaj tio signifas, ke sudkoreaj universitatoj verdire nur 12 aŭ 13 kursojn en ciu semestro krom la prezenta kurso kaj 2 ekzamenoj.

Lastatemepe la celo, kiun studentoj volas atingi, multe ŝanĝiĝis kompare kun pasintaj 10 jaroj pro la sagorapida ŝanĝiĝo kaj disvolviĝo de la nuntempa novliberalisma kapitalisma socio. Antaŭe ili celis realigi siajn revojn kaj preferis elekti liberajn laborojn, en kiuj oni povas trovi pli da libera tempo por si mem, sed nun plejpartaj junuloj elektas regulajn laborojn kiel instruist(in)o, ŝtatoficist(in)o ktp. 

Nature grandaj ŝanĝoj okazis en la kursoj de universitatoj. Bazaj studobjektoj de universitatoj samkiel filozofio, sociologio, historio ne malofte fermitaj pro manko de studentoj kaj anstataŭas ilin jenaj studobjektoj samkiel akcio, dom(aŭ ter)-havaĵo ktp. Kompreneble tiaj ĉi novaj studobjektoj ankaŭ necesas por studentoj laŭ la ŝanĝiĝo kaj disvolviĝo de la socio.

Sed ni homoj estas sociecaj animaloj, kiuj baze kunvivas kun familianoj en sia hejmo, kun kolegoj en laborejo. Ni oftas uzas la vorton 'ni' sed ne mi, ekzemple ni kutime diras, ke nia patro aŭ nia patrino, sed ne mia patro aŭ mia patrino ktp, en ne malmultaj kazoj, precipe en SudKoreio kaj Ĉinio, kiuj akcentas familiecan komunan vivadon. Kaj pro tiaj ĉi kialoj bazaj studobjekotoj kiel filozofio, sociologio, kiuj klarigas homecan kunvivon, necesas esti daŭre instruataj al studentoj.

Oni diras, ke edukado estas unu el la plej bazaj motoroj por disvoviĝo de ĉiuj homo kaj ŝtato . Sed bedaŭrinde la kapitalisma profito-ĉasado jam konkeris edukan terenon tutan de SudKoreio. Mono decidas ĉion. 

Multaj studentoj iras privatan instituton post la fino de la lerneja kurso kaj hejmeniras kutime ĉirkaŭ je la 10a nokte. Ne malmultaj el ili eĉ en sabato iras privantan instituton kaj instruistoj ripetas al studentoj jenan frazon: “ 4-hora dormado garantios vian sukceson en la ekzameno por universitato, sed 5-hora dormado malsukcesigos vin.” Bedaŭrinde mono decidas ĉion.

Laŭ la statistiko de 2015, kiu estis publikigita de iu parlamentano, la studentoj el 3 de 25 distriktoj de Seulo, en kiuj loĝas plej multaj riĉuloj de SudKoreio , sed ili nur okupas 3% de la tutlanda loĝantaro de la lando, prenis pli ol 20% da sukceso-proporcio, je la ekzameno de medicina fakultato de tutlandaj universitatoj kaj ili ankaŭ prenis preskaŭ 50% da sidlokoj de la post-universitata fakultato je leĝo en 3 plej altnivelaj universitatoj, kiuj garantias altan enspezon. 

Estas jena proverbo en SudKoreio: “Ĉifonulo povas fariĝi riĉulo”. Tiu ĉi proverbo diras, ke oni povas ŝanĝi kaj konkeri sian malbonan situacion (aŭ vivon) nuntempan per sia klopodo. Sed nun tiun ĉi proverbon ni ne plu kredas. Do ni eble devus ŝanĝi la proverbon jene: “Ĉifonulo ĉiam devas vesti ĉifonon”. 

Mi feliĉe havis ŝancon studi por post-universitata kurso en Pekino de Ĉinio kaj povis sperti tute iom malsamajn eduksistemojn kompare kun la sudkoreaj. Fakte la esenco de edukado de ĉiu lando ne estas malsamaj, tio estas eduki altnivelan enhavon en ĉiuj kampoj por la disvolviĝo de la tuta socio kaj la lando, sed la eduko-sistemo de du ŝtatoj, kiujn mi spertis, havis ne malmultajn diferencojn. 

En SudKoreio nuntempe, triumfanto estas justa, konkureco estas ne justa, kaj la registaro devas interveni por kompromisi kaj alĝustigi tiajn ĉi sociajn maljustaĵojn sed ili nenion faras eĉ akrigas tian ĉi brutalan kaj kontraŭhomecan bataladon je mono.

Kelkaj politikoj de la ĉina registaro kaptis min. Mi mem ne tre amas kaj subtenas ion devigi al aliaj homoj, sed en kelkaj punktoj oni devas lerni kaj mediti, malgraŭ ke ŝi aŭ li mem ne ŝatas aŭ volas lerni, tio estas bazaj valutoj, kiuj konsistas kaj subtenas homan socion, same kiel homaj rajtoj, respekto je alia homo kaj vidpunkto ktp. Laŭ mi plenumi tiajn taskojn estas la respondo de la registaro kaj en tiu punkto, mi subtenas kelkajn eduko-politikojn de la ĉina registaro. 

Supre menciis mi la statistikon de la eniriproporcioj de du fakultatoj kaj la proverbon de “Ĉifonulo povas fariĝi riĉulo”. La sudkorea registaro devas peni, por ke la proverbo bone plenumu sian nocion, uzante diversajn politikojn. Ne devas lasi nur la la poento de la ekzameno kaj la ekonomio-situacio de studentoj decidas poenton de studentoj decidi futuron de junuloj. 

Laŭ mia scio, la ĉina registaro faras tutecan planadon kaj asignas  laŭ regiono kaj nacio de studentoj en universitatoj kaj severe regas troan privatan instruadon. Tio ebligas al studentoj, kiuj loĝas en vilaĝoj kaj malgrandaj urboj, lerni en altnivelaj universitatoj kaj ili kaptas ŝancon ŝanĝi ne nur sian futuron, sed ankaŭ la futuron de la tuta socio. Tiujn futuroŝanĝantojn dank' al la politiko de la registaro, mi konas multe. 

Konkurenco stimulas homan energion vere, sed konkurenco maljusta malstimulas homan energion kaj eĉ kreas malamon kontraŭ la socio. la regsitaro devas peni kaj interveni por konstrui harmonian socion kaj ekvilibran disvolviĝon de la tuta socio pere de siaj politikoj. 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree