Kiom da vi konas pri la UK? Jen mirindaj scioj pri UK!
Mirinda Publikigita: 2023-06-15 20:12:53

En julio okazos gravaj eventoj por ĉiuj esperantistoj. De la 29a de julio ĝis la 5a de aŭgusto en Torino, Italio, okazos la 108a Universala Kongreso de Esperanto, kies ĉeftemo estas Enmigrado kaj kunfluo de homaj valoroj, de la 5a ĝis la 12a de aŭgusto okazos la 79a IJK kaj la 56a Kongreso de ILEI en Lignano Sabbiadoro, ĉemara urbo de Venecio.

Kiom da vi konas pri la UK? Jen mirindaj scioj pri UK! 

La unua UK okazis en 1905 kaj la tradicio de tiu grava evento daŭras 117 jarojn kaj estis rompita dufoje dum la du mondmilitoj. En la lastaj du jaroj la UK okazis virtuale pro epidemio. Ĝis nun la UK okazis 105 fojojn. Inter tiuj kongresoj, la 11a UK okazinta en San Francisko de Usono kreis rekordon de plej malmulto de partoprenintoj. Ĉar dume okazis la Unua Monda Milito kaj nur 163 esperantistoj partoprenis en la UK. 

La plej grandskala UK okazis en Varsovio, Pollando en 1987. Tiu jaro markis la centjariĝon de naskiĝo de Esperanto kaj 5 946 homoj el 73 landoj partoprenis en tiu 72a UK kaj la ĉeftemo de tiu UK estas Cent jaroj de internacia kulturo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree