Esenco de “senriskigo” estas “malkuplo kaj rompo de ĉeno”
Yu Publikigita: 2023-06-15 15:26:34

Usona ŝtatsekretario Antony Blinken lastatempe diris, ke Usono ne serĉas konfrontiĝon, malvarman militon aŭ "malkuplon" kun Ĉinio, sed fokusiĝas al "senriskigo". La usona gazeto Foreign Affairs opiniis, ke la koncepto de "senriskigo" efektive estas limigi la disvolviĝon de Ĉinio en gravaj kampoj kiel duonkonduktaĵoj kaj ŝlosilaj krudaj materialoj kaj la tutmondan influon de la ĉina merkato.

Anstataŭigi "malkuplon" per "senriskigo" estas nur lingva ludo de usonaj politikistoj, kaj tio ne povas ŝanĝi la esencon de la agoj de Usono, kiuj rompas merkatajn regulojn kaj internacian ekonomian kaj komercan ordon, kaj minacas tutmondan provizĉenan stabilecon. Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Qin Gang diris, ke la esenco de senriskigo estas forigi ŝancojn, kunlaboron, stabilecon kaj disvolviĝon.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree