Komerca ministerio: Ĉinio kaj Usono devas strebi al stabila disvolviĝo de duflankaj komercaj rilatoj
Yu Publikigita: 2023-06-16 21:02:17

La Ministerio pri Komerco de Ĉinio ĵaŭde diris, ke Ĉinio kaj Usono devas strebi al la sana kaj stabila disvolviĝo de duflankaj ekonomiaj kaj komercaj rilatoj por injekti pli da stabileco kaj pozitiva energio en la mondan ekonomion,

Proparolanto de la ministerio, Shu Jueting, faris la komenton responde al demandoj pri la lastatempaj rimarkoj de usona financa ministro Janet Yellen, ke Usono volas labori kun Ĉinio pri urĝaj tutmondaj defioj.

Shu diris, ke la disvolviĝo de duflankaj komercaj kaj ekonomiaj rilatoj devas baziĝi sur la principoj de reciproka respekto, paca kunekzisto kaj kungajna kunlaboro. Shu akcentis, ke la du landoj ĝuas ekonomian komplementecon kaj intermiksitajn interesojn, kaj ĉiu flanko profitas de la disvolviĝo de la alia.

Shu diris ankaŭ, ke duflanka ekonomia kaj komerca kunlaboro ne nur koncernas la rektajn interesojn de la du popoloj, sed ankaŭ ludas gravan rolon por antaŭenigi tutmondan ekonomian kreskon kaj plibonigi la bonfarton de ĉiuj popoloj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree