Xi renkontiĝis kun Bill Gates
Yu Publikigita: 2023-06-16 17:17:01

Ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun Bill Gates, kunprezidanto de la Fondaĵo de Bill kaj Melinda Gates, en Pekino vendrede.

Xi esprimis aprezon al Gates kaj lia fondaĵo pro ilia longtempa sindediĉo al antaŭenigo de malriĉec-redukto, sano, disvolviĝo kaj bonfaro de la mondo. Xi akcentis, ke fronte al la monda granda sanĝiĝo nevidebla en jarcento, li proponis la Tutmondan Disvolvan Iniciaton, la Tutmondan Sekurecan Iniciaton kaj la Tutmondan Civilizacian Iniciaton, liverante la ĉinan solvon al tutmondaj defioj. Ĉinio nun koncentras atenton sur solvadon de siaj propraj demandoj. Kiel granda lando kun pli ol 1 400 milionoj da loĝantoj, Ĉinio konservis longtempan stabilecon kaj daŭripovan disvolviĝon, kio estas grava kontribuo al paco, stabileco kaj prospero de la mondo. Li diris, “Ni devas firmigi la atingojn de liberigo el malriĉeco, atingi kamparan revigligon kaj kontinue plialtigi la nivelon de higieno kaj sano en la kamparo.”

Xi akcentis, ke Ĉinio klopodas ĉiuflanke antaŭenigi la grandan rejunigon de la ĉina nacio laŭ sia vojo al modernigo. Ĉinio neniam sekvos la malnovan vojon, kiun potencaj landoj trairis, sed laboros kun aliaj landoj por atingi komunan disvolviĝon kaj antaŭenigi la konstruadon de la homa komunumo kun komuna estonteco. Ĉinio volas fari vastan kunlaboron de scienca kaj teknologia novigado kun ĉiuj landoj de la mondo, aktive partopreni kaj antaŭenigi agadojn kontraŭ klimatŝanĝiĝo, epidemioj kaj defioj al la publika sano. Ĉinio volas plifortigi kunlaboron en koncernaj kampoj kun la Fondaĵo de Bill kaj Melinda Gates kaj doni subtenon kaj helpon al aliaj evoluantaj landoj laŭ sia kapablo.

Gates informis pri la progreso kaj plano de venonta kunlaboro kun Ĉinio, dirante, ke Ĉinio faris rimarkindajn atingojn en redukto de malriĉeco kaj traktado de la epidemio KOVIM-19, starigante bonan ekzemplon por la mondo. En la lastaj jaroj, la Fondaĵo de Bill kaj Melinda Gates havis bonan kunlaboron kun Ĉinio kaj akiris rimarkindan progreson. La akcelita novigado kaj disvolviĝo de Ĉinio estas utila al Ĉinio, evoluantaj landoj kaj la tuta mondo. La fondaĵo sin dediĉas al plifortigo de kunlaboro kun Ĉinio pri novigado, tutmonda malriĉec-redukto, publika sano, ekspluatado de medikamentoj, kamparo kaj agrikulturo kaj aliaj kampoj, kaj disvastigi sukcesan sperton kaj teknologion al evoluantaj landoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree