Okcidento ne estas juĝisto pri homaj rajtoj
Yu Publikigita: 2023-06-16 16:23:13

“La gratula letero de ĉina prezidanto Xi Jinping reflektas profundajn komprenon kaj pripenson pri la disvolviĝo de homaj rajtoj en la mondo,” diris Akmar Saidov, la unua parlamenta vicprezidanto de Uzbekio kaj direktoro de la Nacia Centro pri Homaj Rajtoj, dum ekskluziva intervjuo kun Ĉina Komunikila Grupo. Li tre aprezis la proponon faritan de Xi, kiu prenas sekurecon, disvolviĝon kaj kunlaboron kiel tri ĉefajn kolonojn en protekto de homaj rajtoj.

Tiu ĉi jaro markas la 30an datrevenon de la adopto de la Viena Deklaracio kaj Agadprogramo. La dokumento, kiu diras, ke antaŭenigo kaj protekto de ĉiuj homaj rajtoj kaj fundamentaj liberecoj devas konformi al la celoj kaj principoj de la Unuiĝintaj Nacioj, kaj la internacia komunumo devas antaŭenigi efikan internacian kunlaboron, realigi la rajton pri disvolviĝo kaj forigi obstaklojn al disvolvado, estas konsiderata kiel unu el la mejloŝtonaj dokumentoj en la historio de disvolviĝo de homaj rajtoj.

Hodiaŭ, 30 jarojn poste, la mondo eniris novan periodon de malkvieteco kaj transformiĝo, kun militoj, konfliktoj, financaj krizoj kaj agoj kontraŭ tutmondiĝo konsistiganta gravajn defiojn al disvolviĝo de homaj rajtoj en la mondo. Sub tia situacio, kien iras la tutmonda regado de homaj rajtoj? Kio estas la opinio de Ĉinio kiel rekomendanto kaj praktikanto de la Viena Deklaracio kaj Agadprogramo pri la demando? Kiel ĝi agos?

La 14an de junio, prezidanto Xi sendis gratulan leteron al la Forumo pri Tutmonda Regado de Homaj Rajtoj, proponante gardi homajn rajtojn per sekureco, akceli homajn rajtojn per disvolviĝo kaj antaŭenigi homajn rajtojn per kunlaboro kaj praktiki la Tutmondan Sekurecan Iniciaton, Tutmondan Disvolvan Iniciaton kaj Tutmondan Civilizacian Iniciaton. Tio estas la plej nova propono de Ĉinio pri tutmonda regado de homaj rajtoj, kiu havas fortan praktikan gravecon kaj liveras gravan gvidadon por antaŭenigi internaciajn kunlaboron pri homaj rajtoj. Ĝi vekis ĝeneralan resonon inter la partoprenantoj.

Nun Ĉinio antaŭenigas sian modernigo. En ĉi tiu procezo, Ĉinio daŭrigos dialogon kaj kunlaboron kun la internacia komunumo por plibonigi la tutmondan regadon de homaj rajtoj, por ke la ĉina popolo povu vivi pli bone kaj la homaj rajtoj de popoloj tra la mondo estu certigitaj pli bone.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree