La 16-an de junio laŭ la loka tempo, usona ŝtata sekretario Anthony Blinken neis, ke Usono kaj Irano proksimiĝas al interkonsento pri limigo de la nuklea programo de Irano kaj liberigo de arestitaj usonaj civitanoj, dirante, ke la koncernaj raportoj estas nek precizaj nek veraj.
Blinken diris, ke Usono decidiĝas certigi, ke Irano neniam akiru nuklean armilon, kaj kredas, ke la diplomatia rimedo estas plej efika maniero por realigi la celon. Tamen la du flankoj ankoraŭ ne atingis unuanimecon.