Xi Jinping sendis gratulan mesaĝon al 15a Markola Forumo
Pluveta Publikigita: 2023-06-17 16:00:22

La 17an de junio Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj ĉina ŝtata prezidanto, sendis gratulan mesaĝon al la 15a Markola Forumo.

Xi montris, ke la Markola Forumo estas grava platformo akcelanta ampleksajn interŝanĝojn de diversaj kampoj kaj antaŭenpuŝanta dubordan neregistaran kunlaboron. Samlandanoj ambaŭflanke de la markolo komunikiĝas kaj amikiĝas per la Markola Forumo, plifortigas amikecon, plibonigas bonfarton kaj pli kaj pli proksimiĝas. Xi esperas, ke la Markola Forumo daŭre aldonos viglecon al la vastiĝo de la dubordaj neregistaraj interŝanĝoj kaj al la profundigo de la dubordaj integriĝo kaj disvolviĝo.

Xi Jinping emfazis, ke la nova marŝo de ĉina modernigo havas brilajn perspektivojn, kaj nur kiam la lando estos bona kaj la nacio estos bona, la samlandanoj ambaŭflanke de la markolo estos bonaj. Ni, kiel ĉiam, respektos, prizorgos kaj profitigos tajvanajn samlandanojn, daŭre akcelos trans-markolajn ekonomiajn kaj kulturajn interŝanĝojn kaj kunlaboron, profundigos trans-markolan integriĝon kaj disvolviĝon en diversaj kampoj, kune antaŭenigos ĉinan kulturon kaj akcelos spiritan harmonion inter la dubordaj samlandanoj. Xi esperas, ke la samlandanoj ambaŭflanke de la markolo kune kaptos la ĝeneralan tendencon de la historio, sin alteniĝos al la justeco de la nacio, kontribuos al la paca disvolviĝo de la dubordaj rilatoj kaj la granda afero de la reunuiĝo de la patrujo, kune ĝuos la longdaŭran bonfarton de la ĉina nacio, kaj dividos la grandan gloron de rejuniĝo de la ĉina nacio!

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree