De "amasgvidanto" al "popola servanto"
Pluveta Publikigita: 2023-06-18 14:04:23

Xi Zhongxun iam diris al sia filo Xi Jinping: "Ne gravas kiom granda oficisto vi estas, ne forgesu servi la popolon diligente, vere pensi pri la homoj, konektiĝi kun la amasoj kaj esti alirebla."

Tiuj ĉi vortoj estas la peto de la patro al sia filo, kaj estas la heredaĵo inter du generacioj de membroj de la Komunista Partio de Ĉinio.

Xi Zhongxun estas amasgvidanto, kiu venis el la amasoj.

Naskita en tempo de nacia krizo, tiu ĉi proleta revoluciulo, kiu kreskis el la posteuloj de kamparanoj, havas profundan emocion por la amasoj, precipe por la kamparanoj. Li ofte diris: "Mi estas filo de kamparano".

Kiel Xi Yuanping diris, "Mia patro estas filo de kamparano, kaj la amaso estas la radiko de mia patro." Xi Zhongxun ĉiam havas la amasojn en sia koro, kio ankaŭ profunde influas Xi Jinping.

Patro estas simbolo de spirito kaj forto, kaj inspiro kaj gvido de ekzemplo.

"Servi la popolon", "enprofundiĝi en la amasojn" kaj "fari praktikajn aferojn por la amasoj" ĉiam estis la silenta kompreno inter Xi Jinping kaj lia patro.

“Servado al la popolo estas la plej granda fila sindonemo al la gepatroj!" Tio estas respondo kaj espero de Xi Zhongxun al lia filo Xi Jinping.

La du generacioj de patro kaj filo, de "amasgvidanto" al "popola servanto", heredis profundan amon al la popolo kaj la koron al la popolo. Ne gravas kiam kaj kie, la popolo ĉiam estas ilia komuna zorgo kaj forto.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree