Rusa prezidenta proparolanto Dmitry Peskov sabate diris al amaskomunikiloj dum la Sankt-Peterburga Internacia Ekonomia Forumo, ke malgraŭ severaj sankcioj de okcidentaj landoj, Rusio ankoraŭ tenas kunlaboron kun la plej multaj partoj de la mondo.
Peskov diris, ke kvankam la registaroj de okcidentaj landoj firme kontraŭstaras al Rusio, ne ĉiuj en Okcidento estas malema al Rusio. Ne ĉiuj okcidentaj kompanioj retiriĝis de la rusa merkato, multaj okcidentaj kompanioj elektis resti en Rusio, kaj iuj okcidentaj kompanioj, kiuj retiriĝis de la rusa merkato, ankaŭ diskutis pri la ŝanco reveni. Peskov ankaŭ diris, ke Rusio ankoraŭ estas malfermita al eksterlandaj kompanioj kaj investantoj, esperante altiri eksterlandajn investojn en la rusan merkaton.