Konsilo de patro
Pluveta Publikigita: 2023-06-18 12:37:20

La 15-a de oktobro, 2001, estis la 88-jaraĝa naskiĝtago de Xi Zhongxun, patro de Xi Jinping. Estis malofte, ke la tuta familio kunvenis. Nur Xi Jinping, la tiama estro de Fujian-provinco, forestis pro sia okupata laboro, tial li kun bedaŭro skribis elkoran "naskiĝleteron" al sia patro.

Xi Jinping skribis: "Vi estas kiel maljuna bovo laboranta silente por la ĉina popolo. Ĉi tio ankaŭ inspiras min dediĉi mian tutan vivon al la afero de servado al la popolo, servado al la bela Ĉinio kaj miaj samvilaĝanoj, kiuj kreskigis min."

Leginte la leteron de Xi Jinping, Xi Zhongxun esprimis sian komprenon pri lia foresto pro la okupata laboro. Li diris ankaŭ al siaj familianoj, infanoj, parencoj kaj amikoj: "Estas pli grave koncentriĝi pri laboro kaj landaj aferoj." “Servado al la popolo estas la plej granda fila sindonemo al la gepatroj!"

Bona familia stilo estas ligita kun partia stilo, politika stilo kaj laborstilo. "Estu bona servanto de la popolo en la nordokcidenta parto de Ĉinio", jen la promeso iam farita de Xi Zhongxun. "Mi estas servanto de la popolo, kaj mi servas la popolon." Tio estas la reganta filozofio de Xi Jinping, kiu ĉiam estis praktikata.

La familia stilo de Xi Zhongxun estas spegulo, modelo kaj lernolibro. Lia familia stilo enkorpigas la infanojn, kiuj forlasas sian malgrandan familion por granda lando. Kiel li diris al siaj infanoj: "Mi lasis al vi nenian riĉaĵon, sed mi lasis al vi bonan nomon."

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree