Muisha Mbikyo Bienvenue: Ĉinaj kuracistoj helpantaj aliajn landojn estas veraj herooj
Ĝoja Publikigita: 2023-06-18 22:16:27

Junulo de Demokratia Respublika Kongo Muisha Mbikyo Bienvenue estas doktoriĝanta studento de la departemento kardiologia de Ĉina Medicina Universitato. Li diris, ke lia studado en Ĉinio estis influata de lia patro. Li diris, "Mia patro diris, ke Ĉinio estas lando de ceremonio kaj deco kun longtempa historio kaj brila kulturo, ankaŭ ĝia disvolvo kaj konstruo senĉese renoviĝas kaj plenas de viveco. Li diris al mi, se mi lernus en Ĉinio post mia lernado en alta mezlernejo, mi certe lernos pli da scioj kaj plivastigos mian vidkampon."

Muisha Mbikyo Bienvenue nun lernas kaj vivas proksimume dek jarojn en Ĉina Medicina Universitato. Ĉe la fronta linio Muisha Mbikyo Bienvenue servis kiel studento-kuracisto, kaj li estis laŭdata de pacientoj pro lia laboro atentema kaj serioza, tial li estis sincere titolata "heroa kuracisto". Tamen laŭ li, la veraj herooj estas ĉinaj medicinistoj helpantaj alilandajn malsanulojn.'

Muisha Mbikyo Bienvenue trifoje faris trejnadon pri landaj statoj, kulturoj kaj lingvoj de Gambio kaj Mikronezio al ĉinaj medicinaj teamoj antaŭ ilia medicina helpo en la du landoj. Li diris,"Dum ĉiu trejnado membroj de teamoj serioze faris notadon, ankaŭ komunikis kun mi, por pli rapide kaj pli bone kompreni lokan staton, amikiĝi kun lokanoj kaj poste helpi ilin."

Muisha Mbikyo Bienvenue iam en sia hejmlando laboris kun ĉina teamo de medicinistoj helpantaj Afrikon. Pro la sperto li komprenas la sencon de jenaj diraĵoj: "ne timi malfacilon, oferi proprajn interesojn, kuraci vunditojn, savi mortantojn, kaj havi amon tra landlimo". Li diris, "Mi sentas, ke estas tre trafa la priskribo de ĉinaj medicinistoj per la adjektivoj 'senegoisma' kaj 'bonkora', kaj mi vidis sur ili spiritojn de ĉina eminenta tradicia kulturo. Iam mi servis kiel interpretisto de ĉinaj medicinistoj, kiuj senpage kuracis malsanulojn en mia lando. Ili ĉiam demandis lokanojn pri iliaj statoj. Ĉar parol-lingvoj estas malsamaj, multaj simplaj aferoj fariĝis komplikaj, tamen ĉinaj kuracistoj estas pacientaj, zorgemaj kaj mildaj, ili demandis lokanojn unu, du, eĉ tri fojojn ĝis ili komprenis ĉion."

Parolante pri lia estonto, Muisha Mbikyo Bienvenue diris,"Mi estas kuracisto, ankaŭ studento kaj profitanto de ĉina kulturo kaj ĉinaj politikoj kaj ideoj. Mi esperas, ke estonte mi revenos hejmen, helpos per miaj scioj akiritaj en Ĉinio mian patrolandon en bonkvalita kuracado kaj sanigaj aferoj, ankaŭ kiel eble plej multe helpos ĉinajn medicinistojn en Afriko pli bone disvolvi laborojn por kontribui mian forton al amikeco inter Kongo (Kinŝaso) kaj Ĉinio."


Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree