Aŭskultu veran voĉon de entreprenoj ĉinaj kaj eksterlandaj
Pluveta Publikigita: 2023-06-18 12:50:52

Lastatempe kelkaj usonaj komercaj gvidantoj oftintense vizitis Ĉinion, uzante agojn por kontraŭstari malharmoniajn voĉojn el la ekstera mondo.

La fundamento de la ĉina-usonaj rilatoj kuŝas en la du popoloj. Kiaj manieroj estas prenitaj de la komerca rondo?

Lastatempe en Pekino okazis iu bankedo, en kio kolektiĝis reprezentantoj el preskaŭ 200 entreprenoj ĉinaj kaj eksterlandaj. Ili kune atentas la okazontan 1-an Ĉinan Internacian Proviz-Ĉenan Ekspozicion.

En la bankedo iu enketo estis sendita al la ĉeestantoj por enketi la veran opinion el la komerca rondo.

La 86 kolektitaj enketoj kovras 8 malsamajn industriojn, inkluzive de sana vivo, pura energio, intelekta aŭto, servo de provizoĉeno kaj tiel plu.

63% de la 8 enketitaj entreprenoj de cifereca teknologia industrio opinias, ke tutmonda politika risko estas plej serioza faktoro influanta ilian komercon en Ĉinio. En taksado de la provizoĉeno tri kvaronoj el la kompanioj en la cifereca teknologia industrio kredas, ke la tutmonda provizoĉeno de cifereca teknologio pli dependos de Ĉinio en la venontaj kvin jaroj.

Homoj ofte diras, ke la rilatoj inter landoj kuŝas en la amikeco inter la homoj, kaj la amikeco inter la homoj kuŝas en la ligo inter la koroj. Finfine, la rilatoj inter landoj estas la rilatoj inter la homoj. Iuj usonaj politikistoj devus pli aŭskulti publikan opinion, konstrui pli da platformoj kaj malpli interrompi ilin, por antaŭenigi ĉina-usonan amikecon kaj profitigi la du popolojn.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree