Wang Yi renkontiĝis kun usona ŝtata sekretario
Lucia Publikigita: 2023-06-19 17:11:47

Wang Yi, direktoro de la Oficejo de Komisiono pri Eksterlandaj Aferoj de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), lunde renkontiĝis kun vizitanta usona ŝtatsekretario Antony Blinken en Pekino.

Wang diris, ke ĉi-foje Blinken al Pekino venas en grava momento de la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono, kaj tiam necesas fari elekton inter dialogo aŭ konfrontiĝo, kunlaboro aŭ konflikto. Historio ĉiam antaŭeniras, kaj la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono ankaŭ bezonas antaŭeniron. 

Wang emfazis, ke la kaŭzo, ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono restas en valo, estas la erara percepto de Usono pri Ĉinio, kio kondukas al malĝustaj politikoj pri Ĉinio. Wang postulis, ke la usona flanko ĉesu propagandi la "teorion pri minaco de Ĉinio", nuligu kontraŭleĝajn unuflankajn sankciojn kontraŭ Ĉinio, forlasu la subpremon de la teknologia disvolviĝo de Ĉinio kaj detenu sin arbitre enmiksiĝi en la internajn aferojn de Ĉinio.

Blinken prezentis la opiniojn de Usono, dirante, ke Usono strebas reveni al la tagordo difinita de la du ŝtatestroj en Balio, kaj antaŭĝojas plifortigi komunikadon kun Ĉinio, respondecas pri regado kaj kontrolado de diferencoj, kaj kunlaboras en areoj de komuna intereso.

La 19-an de junio 2023 Wang Yi, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj direktoro de la Oficejo de la Komisiono pri Eksterlandaj Aferoj de la Centra Komitato de la KPĈ, renkontiĝas kun la vizitanta usona ŝtatsekretario Antony Blinken en Pekino, ĉefurbo de Ĉinio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree