Ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun vizitanta usona ŝtatsekretario Antony Blinken en Pekino lunde posttagmeze.
Xi diris, ke direktoro Wang Yi kaj Ŝtata konsilanto Qin Gang priskribis siajn interparolojn kun sekretario Blinken kiel sincerajn kaj profundajn. La ĉina flanko klarigis sian pozicion, kaj la du flankoj konsentis sekvi la komunajn komprenojn, kiujn li kaj prezidanto Biden atingis en Balio. La du flankoj ankaŭ faris progreson kaj atingis interkonsenton pri iuj specifaj aferoj.
Ŝtat-al-ŝtataj interagoj ĉiam estu bazitaj sur reciproka respekto kaj sincereco. Xi esperis, ke sekretario Blinken, per ĉi tiu vizito, povos fari pozitivajn kontribuojn por stabiligi rilatojn inter Ĉinio kaj Usono.