Usona televidkanalo CNBC raportis en la 14a de junio, ke nova enketo montris, ke preskaŭ ĉiuj usonanoj iel malpliigas la elspezojn.
Konsumantoj diras, ke inflacio donas pezon al iliaj financoj. 92% de mezenspezaj respondantoj estas "iom maltrankvilaj" aŭ "tre maltrankvilaj" pri altiĝantaj prezoj.
La enketo ankaŭ trovis, ke en la pasintaj ses monatoj, altaj prezoj en Usono kaŭzis preskaŭ 80% da konsumantoj malpliigi elspezon de neesencaj aĵoj kiel distro, vestoj kaj hejmaj aparatoj. Du trionoj de la enketitoj diris, ke ili ankaŭ malpligis elspezon por nutraĵoj kaj elspezojn de akvo kaj elektro.