Ĉina ĉefministro postulas novan disvolviĝon de la rilatoj inter Ĉinio kaj Germanio
Lucia Publikigita: 2023-06-19 12:22:49

Ĉina ĉefministro Li Qiang dimanĉe atingis Berlinon por oficiala vizito al Germanio, kie li ankaŭ ĉeestos en la sepa interregistara interkonsiliĝo de Ĉinio kaj Germanio.

Li diris, ke Pekino pretas kunlabori kun Berlino por plu esplori kunlaboran potencialon kaj antaŭenpuŝi novan disvolviĝon en duflankaj rilatoj.

Li rimarkigis, ke Germanio estas la unua halto de lia unua eksterlanda vizito post kiam li fariĝis ĉina ĉefministro, kaj ĉi tiu vizito antaŭenigos la tradician amikecon de la du landoj kaj profundigos ilian kunlaboron.

Li diris ankaŭ, ke pasintjare, ĉina prezidanto Xi Jinping interŝanĝis gratulon kaj faris telefonan interparolon kun sia germana pararelulo Frank-Walter Steinmeier por marki la 50an datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj, liverante strategian gvidon por la disvolvo de duflankaj rilatoj.

Li diris, ke en la lastaj jaroj, la rilatoj de Ĉinio kaj Germanio vidis konstantan progreson, aldonante, ke la duflanka kunlaboro estas senĉese profundigita kaj vastigita, kaj novaj atingoj estas faritaj en la kampoj kiel ekonomio kaj komerco, teknologioj, interpopola kaj kultura interŝanĝoj, kaj verda evoluo.

Li montris, ke la sepa ĉina-germana interregistara interkonsiliĝo estas la unua fojo, kiam la nov-formitaj registaroj de la du landoj interrilatas en tia ĉiuflanka maniero.

Li diris, ke Ĉinio pretas engaĝiĝi en sinceraj kaj profundaj interŝanĝoj kun la germana flanko surbaze de la principoj de reciproka respekto, serĉante komunan bazon konservante diferencojn, kaj atingante reciprokan profiton kaj kungajnajn rezultojn, por plu esplori kunlaboran potencialon, ĝuste trakti diferencojn kaj riĉigi ilian ĉiuflankan strategian partnerecon, por sendi pozitivan kaj fortan signalon por konservi stabilajn tutmondajn provizoĉenojn kaj mondajn pacon kaj prosperon.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree