“Febro pri Messi” vidigas al la mondo Ĉinion amindan kaj aŭtentikan
CMG Publikigita: 2023-06-19 21:33:46

Ĉi tiujn tagojn en Pekino estas tre “varme”. Tial, ke tie daŭris plurtaga alta temperaturo, kaj ankaŭ ĉar la “febro pri Messi” ĉiam restis nemalgrandiĝanta. “Varmaj fanoj de futbalo”, “gaja etoso”, “bonvola sinteno”… En la sinsekvaj tagoj multaj amaskomunikiloj, kiel Associated Press kaj Reuters, faris vastajn raportojn. La informo ke la “febro pri Messi” onde ruliĝas en Pekino, kaj tio vidigas al la mondo Ĉinion amindan kaj aŭtentikan.

La argentina vira teamo de futbalo vojaĝis kvin tagojn en Pekino, kaj dume la plej altira evento estis tio, ke vespere de la 15a de junio inter ĝi kaj la aŭstralia teamo okazis amikeca matĉo en la Pekina Laborista Stadiono. Multaj amasinformiloj rimarkis, ke inter la ĉeestantaj spektantoj multaj ĉinaj fanoj portis argentinan ĉemizon kun numero 10, forte kriante la nomon Messi. La loko fariĝis “blua maro”. Kaj sur ĉiu ĉemizo de la argentinaj ludantoj skribiĝis la nomoj per ĉinaj ideogramoj, kio sentigis al ĉinaj fanoj egan afabrecon. La konkursejo servis kiel “hejmtereno” de la argentina teamo, al kiu Messi apartenas, kaj en ĉi tiu matĉo la argentina ludantaro venkis per 2 kontraŭ 0. Tie Messi rivecis la plej rapidan golon en sia profesia kariero. Ilia brila prezentado gajnis aklamojn de ĉinaj fanoj. Messi diris, ke “ĉi-foje en Ĉinio mi ĉiam sentas la entuziasmon de fanoj.”

La sceno vidigas al la mondo la amon de ĉinoj pri futbalo kaj sporto, la malfermon, entuziasmon kaj amikecon de ĉinoj, kaj la vivecon kaj viglecon de modernaj ĉinoj. Tio multe kaj efike turnis la kliŝan impreson de okcidentuloj pri Ĉinio.

La hispana verkisto Julio Llamazares, kiu restis multajn jarojn en Ĉinio, diris, ke okcidentuloj devas iri al Ĉinio por bone rigardi.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree