Lunde la Komunista Junulara Ligo de Ĉinio okazigis sian 19-an nacian kongreson en la Popola Halo en Pekino.
Gvidantoj de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj la ŝtato, inkluzive de Xi Jinping, Zhao Leji, Wang Huning, Ding Xuexiang kaj Li Xi, ĉeestis la malfermon. Cai Qi faris paroladon nome de la Centra Komitato de la KPĈ.
En la nomo de pli ol 73 milionoj da membroj de la Komunista Junulara Ligo, preskaŭ 1 500 delegitoj el la tuta lando ĉeestis la kongreson.
En sia parolado, Cai diris, ke sub la forta gvidado de la Centra Komitato de la KPĈ, la Komunista Junulara Ligo prenis la Penson de Xi Jinping pri Socialismo kun Ĉinaj Karakterizaĵoj por Nova Epoko kiel sian gvidilon ekde la 18-a nacia kongreso de la Komunista Junulara Ligo. La Komunista Junulara Ligo fortigis sian politikan konscion, progresigis naturon kaj kapablon reprezenti la popolon, kaj plifortigis siajn gvidadon, organizon, kaj servojn.
Cai urĝis la junularon en Ĉinio klopodi por esti la granda juna generacio de la nova epoko kun idealoj, respondeco, seriozeco kaj sindediĉo.