Li Qiang partoprenos en la 14a Somera Davosa Forumo
CMG Publikigita: 2023-06-20 15:33:11

Mao Ning, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, anoncis, ke la 27an de junio la ĉina ĉefministro Li Qiang partoprenos en la 14a Somera Davosa Forumo en urbo Tianjin, Ĉinio. Intertempe, Li ĉeestos la malfermon, faros ĉefparoladon, renkontiĝos kun Klaus Schwab, prezidanto de la Monda Ekonomia Forumo, kaj aliaj gastoj, kaj interparolos kun reprezentantoj el la tutmondaj entreprenistoj de la Monda Ekonomia Forumo.

La ĉeftemo de la forumo estas “Spirito de entreprenisto: akcelo de la monda ekonomio”.

Invitite de la ĉina ĉefministro Li Qiang, ĉeestos la forumon la barbadosa ĉefministro Mia MOTTLEY, mongolia ĉefministro LUWSANNAMSRAI OYUN-ERDENE, nov-zelanda ĉefministro Chris Hipkins, vjetnama ĉefministro Pham Minh Chinh, kaj ĝenerala direktoro de la Monda Komerca Organizo Ngozi Okonjo-Iweala.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree