Lasi la rilatojn inter Ĉinio kaj Usono “stabiliĝi kaj boniĝi” dependas ĉefe de Usono
CMG Publikigita: 2023-06-20 15:52:39

La 19an de junio la usona ŝtatsekretario Antony Blinken finis sian dutagan viziton en Ĉinio. Dume renkontis lin la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping, kaj kun li kunsidis ĉinaj oficialuloj ĉefe respondecaj pri diplomatiaj aferoj. Ambaŭ flankoj konsentis kune plenumi la komunajn opiniojn, kiujn atingis ĉina kaj usona ŝtatestroj en Balio, kio eligis pozitivan signalon por la dulandaj rilatoj.

La 19an de junio la usona prezidento Joe Biden reagis al la vizito de Blinken, asertante, ke “ni iras sur ĝusta vojo”. Observantoj indikis, ke Ĉinio ĉiam kun sinteno de respondeco igas la dulandajn rilatojn “stabiliĝi kaj boniĝi”, dum Usono prezentas sian certgradan teniĝon de direktiĝo unu al la alia. Internaciaj amasinformiloj rimarkis la sinceran interkomunikiĝon inter Ĉinio kaj Usono, kaj opiniis, ke tio utilas al regado de malkonkordoj kaj prevento de konfliktoj.

Multaj amaskomunikiloj menciis, ke Blinken, kiu estas kabineta membro de la registaro de Biden, unua vizitis Ĉinion kiel plej altranga funkciulo de Usono post oktobro de 2018. Iagrade tio signifas, ke nuntempe la rialtoj inter Ĉinio kaj Usono restas en valo. La usona eksa ŝtatsekretario Henry Kissinger iam avertis, ke la rilatoj inter Usono kaj Ĉinio jam restas “sur klifo”, kaj la rilatoj devas esti ŝanĝataj.

Novembre de 2022, la prezidanto Xi Jinping kaj la prezidento Biden renkontiĝis en Balio kaj atingis serion de gravaj komunaj opinioj, kaj tio kreas bonajn cirkonstancojn por plua interkomunikiĝado de la du flankoj.

Dum la renkontiĝo kun Blinken, Ĉinio eksplicite diris, ke Ĉinio respektas la interesojn de Usono kaj volas ne defii nek anstataŭi Usonon. Kaj same, Usono ankaŭ devas respekti Ĉinion kaj ne atenci la justajn interesojn kaj rajtojn de Ĉinio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree