Barbara: kial mi amas Ĉinion?
Lucia Publikigita: 2023-06-20 18:09:58

Mi estas Barbara, el Brazilo, granda kafprodukta lando. Laŭplane mi kaj Lucia kune vizitos la kaffestivalon, sed kie ŝi estas? Lasu tion, sekvu min por sperti la kolorajn aktivadojn.

Kia mirinda odoro, kio ĝi estas?

Oleo-plado.

Kial vi metas la oleo-pladon en la kafon?

Tio estas bona demando.

Jen estas estro de la kafejo. Ni invitos lin prezenti sian inspiron pri preparo de la speciala kafo.

Oleoplado estas bona spicaĵo por fonduo, mi ne metas oleon en kafon, sed miksas similajn gustojn.

Mi preparas la kafon por mia koramikino, ĝi prezentas mian amon al ŝi.

Do kion ingrediencon vi miksis kun la kafo?

Vinagro, kaj iom da mandarina ŝelo kaj jasmeno.

Jes, mi tre ĝojas gustumi ĝin. Dankon al vi pro via bongusta kafo, mi tre ŝatas ĝin.

Multaj kafejoj partoprenas en la kaffestivalo. Rigardu, bela pentraĵo.

Saluton, mi ĝojas konatiĝi kun vi.

Dankon al vi pro via demando. Kial ni vendas pentraĵojn en kaffestivalo? Ĉar ni estas nova marko pri publika bonfarto, ĉi tiu estas la pentraĵo desegnita de la infanoj en la centro por infanoj kun cerba paralizo, kaj poste ni algluas la pentraĵon sur la kafskatolon, kaj poste liveras enspezon al la infanoj. Samtempe, infanoj povas ekzerci sian cerbon kaj manon kunordigan kapablon dum pentrado, kio estas tre bona kaj tre helpema por lia rehabilitado.

Eble venonte unu el ili fariĝos pentristo, artisto. Ni havas fidon.

Tre signifplena.

Ŝajnas ke vi ŝatas la pentraĵon, mi donacos ĝin al vi.

Ĉu vere? Dankon, mi tre ŝatas ĝin, tre amindan.

Dankon pro via zorgo.

Aminde!

Mongola sala lakt-teo Dirty-kafo, ĉu ĉi tio estas lakt-teo kun kafo? Estas mirinde, ke ni demandu la estron. Saluton, ĉu vi povas diri al ni la ingrediencojn de la kafo?

Ĉu vi vizitis la Aŭtonoman Regionon de la Interna Mongolio?

Jes, mi tre ŝatas la salan lakt-teon.

Jes, ĝi estas nia ĉiutaga matenmanĝo.

Kaj vi ankaŭ miksas ĝin kun kafo?

Ni ne miksas kafon kun lakt-teo dum matenmanĝo. Ni miksas espreson kun la lakt-teo, kiu ni trinkas dum mantenmanĝo.

Jes, mi gustumas la fortan guston de lakto, aminda. Perfekta festivalo! Mi trinkis multajn kafojn el malsamaj kafejoj ne nur en Pekino, sed ankaŭ en multaj urboj. Mi estas Barbara en Pekino. Mi invitas vin viziti la CBD kaf-festivalon. Ĝis!

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree