Ĉina prezidanto Xi Jinping diris, ke ĉina engaĝiĝo pri altkvalita disvolva vojo, kun prioritato de ekologia konservado kaj de verda kaj malaltkarbona reĝimo, donos pli multajn ŝancojn al la mondo kaj faros pli grandan kontribuon al homa progreso.
Xi faris la rimarkojn en respondo al letero de Eric Domb, prezidanto kaj fondinto de la Zoo Pairi Daiza en Belgio.
Xi diris, ke nuntempe Ĉinio aktive antaŭenigas ĉinan modernigon, kiu prezentas harmonian kunekzistadon inter homo kaj naturo kaj efektivigas grandajn projektojn pri konservado de biodiverseco.
En la letero, kiun Domb lastatempe skribis al Xi, li rememoris, ke Xi kaj lia edzino Peng Liyuan, ĉeestis la malferman ceremonion de la grandega pandohalo en la Zoo Pairi Daiza dum sia vizito al Belgio en marto 2014.