
Ĉina ĉefministro Li Qiang lunde alvokis la germanan komercan komunumon subteni ekonomian tutmondiĝon kaj kungajnan kunlaboron de Ĉinio kaj Germanio.
Li diris kiam li ĉeestis en la seminario kun reprezentantoj de la germana komerca komunumo, ke entreprenoj devas esti remetitaj en la gvidan seĝon en terminoj de riskopreventado, kaj riskopreventado kaj kunlaboro ne estas kontraŭaj.
Li ankaŭ avertis kontraŭ simple egaligi interdependecon kun malsekureco.
Reprezentantoj de germanaj kompanioj inkluzive de Siemens, Volkswagen, Mercedes-Benz, BMW, Schaeffler, BASF, Covestro, Wacker Chemie, Merck, SAP kaj Allianz ĉeestis la kunvenon.
Kiel proponite de Li, la partoprenantoj havis malfermajn kaj sincerajn diskutojn kaj ankaŭ profundajn interŝanĝojn pri kiel rigardi la nunan internacian ekonomian kaj politikan situacion, la ekonomian disvolviĝon de Ĉinio, perspektivojn de estonta teknologia disvolvo kaj la tiel nomatan "malriskadon" kaj "tranĉi la gradon de dependeco" iniciatitan de iuj landoj.
Rimarkinte, ke Germanio kaj Ĉinio estas proksimaj partneroj de kunlaboro, germanaj komercaj reprezentantoj diris, ke granda sukceso estas atingita per la profundiĝo de la ekonomia kaj komerca kunlaboro inter la du landoj.
Ili aldonis, ke la germana komunumo estas optimisma pri la ekonomia perspektivo de Ĉinio kaj havas fortan konfidon al Ĉinio.