Ĉina-usonaj rilatoj devas reveni al vojo de stabila disvolviĝo
Lucia Publikigita: 2023-06-20 21:56:47

Posttagmeze de la 18a de junio en Pekino, ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Qin Gang renkontiĝis kun usona ŝtatsekretario Antony Blinken. Post preskaŭ kvin jaroj, usona ŝtatsekretario denove vizitis Ĉinion. Qin diris, “Ĉina-usonaj rilatoj estas ĉe la plej malalta punkto depost la starigo de la diplomatiaj rialtoj. Tio nek konformas al la fundamentaj interesoj de la du popoloj, nek respondas al la komunaj atendoj de la internacia komunumo.”

La rilatoj inter Ĉinio kaj Usono nun renkontas multajn malfacilaĵojn kaj defiojn, kaj la respondeco estas klara. La sukceso de la vizito de Blinken al Ĉinio montras, ke ambaŭ flankoj pretas interparoli, kaj dialogo estas pli bona ol konfrontiĝo.

Laŭ la renkontiĝo, Ĉinio montris du mesaĝojn: Unu estas peti Usonon plenumi siajn promesojn, kaj la alia estas esperi, ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono ĉesos fali kaj reveni al stabileco.

Qin diris, ke Ĉinio esperas, ke Usono havos objektivan kaj racian percepton pri Ĉinio kaj renkontos Ĉinion duonvoje. La du flankoj devas komplete plenumi la komunan konsenton atingitan de prezidanto Xi kaj prezidento Biden, kaj klopodi por stabiligi kaj revenigi la rilatojn al la ĝusta vojo.

Dum la konversacio, ambaŭ flankoj konsentis kune efektivigi la gravan komunan konsenton atingitan de la du ŝtatestroj en Balio, efike regi malkonsentojn kaj antaŭenigi dialogon, interŝanĝon kaj kunlaboron. Ili konsentis konservi altnivelajn interagojn.

Sekretario Blinken invitis Qin viziti Usonon, kaj Qin esprimis sian volon fari la viziton en reciproke oportuna tempo.

Lastatempe multaj usonaj entreprenistoj venis al Ĉinio unu post alia, esprimante siajn volojn kunlabori kun Ĉinio. La usona registaro devas pli atenti tiujn voĉojn kaj ne devas selekteme ignori ilin. Interagado de neregistaraj kaj oficialaj interŝanĝoj devas kunlabori, por ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono povu reveni al la vojo de stabila disvolviĝo kiel eble plej baldaŭ.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree