Marde ĉina ĉefministro Li Qiang diris, ke Ĉinio kaj Germanio devas kune kunlabori por profundigi ekonomian kaj teknikan kunlaboron, por doni ekzemplon kaj gvidi la vojon en plifortigo de reciproke utila kunlaboro inter Ĉinio kaj Eŭropo kaj antaŭenigo de tutmonda disvolvado.
Li faris la rimarkojn ĉeestante la 11an Forumon pri Ekonomia kaj Teknika Kunlaborado de Ĉinio kaj Germanio kun germana kanceliero Olaf Scholz.
Pli ol 200 reprezentantoj de la ĉina kaj germana ekonomia kaj komerca komunumoj ĉeestis al la forumo.
Scholz diris, ke Germanio ne prenos la vojon de kontraŭtutmondiĝo, aliĝos al la malferma politiko, daŭre plifortigos kunlaboron kun Ĉinio kaj akcelos disvolvon de duflanka kunlaboro post la pandemio.
Scholz diris ankaŭ, ke Germanio pretas solvi la problemojn en duflanka kunlaboro per komunikado kaj dialogo kun Ĉinio.