Monda Iniciato pri Disvolvo malfermas la pordon de kungajno
CMG Publikigita: 2023-06-21 19:31:19

Okcidente de Sarajevo, la ĉefurbo de Bosnio-Hercegovino, en la distanco de ĉirkaŭe trihora biciklado, estas karsta zono de montetoj ĉe la limo inter Bosnio-Hercegovino kaj Kroatio. Tie estas la ventelektra centralo Ivovik, konstruata de la Ĉina Korporacio de Elektra Konstruado; ĝi estas ankaŭ la unua novenergia projekto investita de ĉina entrepreno en la lando Bosnio-Hercegovino kaj laŭplane funkciota fine de ĉi jaro. 

Laboristo de la centralo Ivovik diris:

Tiu ĉi kompanio estas tre bona. La novenergia projekto estas la plej granda en Bosnio-Hercegovino. Rigardu la padelojn: ĉiu el ili havas du ruĝajn liniojn desegnitajn por protekti birdojn. Tio estas kaŭzo, ke mi amas ĉinajn kompaniojn. Ĉinaj entreprenoj kontribuis por nia landa disvolvado, kaj pro tio nia vivnivelo leviĝis duoble.

Enriko Ceko, plenuma direktoro de Albana Centro de Daŭripova Evoluigo, diris:

La disvolvaj atingoj de Ĉinio, senĉesa progreso de ĉinstila modernigo kaj ĉiam pli altiĝanta vivnielo de la ĉina popolo alportas al subevoluintaj kaj evoluantaj landoj pli da memfido iri survoje al prospero. Aliflanke, Ĉinio ĉiam tenas la koncepton pri komuna riĉiĝo.

En 2021 Ĉinio unuafoje prezentis Mondan Iniciaton pri Disvolvo, kaj en la Altnivela Dialogo pri Tutmonda Evoluigo okazinta en junio de 2022 proponis disvolvan aranĝon, tio estas, kune krei ekvilibron de ĝenerala favoro, agi konkorde kaj tolereme, kungajni en kunlaboro, dividi komunan prosperon. La Monda Iniciato pri Disvolvo kaj la iniciato “Zono kaj Vojo” kune formas la planon de tutmonde evoluiga komunumo. 

Urusov Volodymyr, vicprofesoro de historia fakultato de la Kieva Ŝtata Universitato, diris:

La kuna konstruado de “Zono kaj Vojo” kaj Monda Iniciato pri Disvolvo estas publikaĵo de la internacia komunumo, liverita de Ĉinio, kaj ankaŭ malferma platformo por kune disvolviĝi kaj komune riĉiĝi.

Abdulaziz Alshaabani, saud-araba fakulo pri ĉinaj demandoj, diris:

Fronte al la ŝanĝiĝoj neviditaj dum cent jaroj, Ĉinio persiste iras la vojon de paca disvolviĝo, strebas formi novtipajn internaciajn rilatojn por reciproka respekto, justeco kaj senpartieco, kunlaboro kaj kungajno, kaj ĉiam estas la lando, kiu konstruas pacon de la mondo, akcelas tutmondan disvolvadon, kaj konservas internacian ordon. La disvolviĝo de Ĉinio nepre liveros novajn ŝancojn al la monda paco kaj progreso.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree