Marde en Pekino okazis la gazetara konferenco antaŭ la 14-a Jarkunveno de novaj gvidantoj de la Somera Davosa Forumo. En la gazetara konferenco, respondeculo prezentis la tagordon kaj preparojn de la forumo.
La forumo okazos en Tianjin de la 27a ĝis la 29a de junio 2023, kun la temo “Spirito de entreprenisto: akcelo de la monda ekonomio”, kaj okazos 170 paralelaj sesioj kun ses diskuttemoj pri rekomenco de kresko, Ĉinio en tutmonda kunteksto, energia transiro kaj materiala provizado, konsumtendencoj en la post-epidemia epoko, protekto de naturo kaj klimato, kaj aranĝoj por novigado. 1 500 reprezentantoj el pli ol 90 landoj ĉeestos al ĉi-jara Somera Davosa Forumo.