Xi faris instrukcion pri eksplodo de rostrestoracio
Lucia Publikigita: 2023-06-22 18:43:12

Ĉina prezidanto Xi Jinping ĵaŭde postulis plenan savadon kaj kuracadon de vunditoj kaj plifortigon de sekureca revizio post eksplodo de rostrestoracio en la Ningxia-a Hui-nacieca Aŭtonoma Regiono de nordokcidenta Ĉinio.

Lokaj aŭtoritatoj diris ĵaŭdon, kiu markas la komencon de la tritaga ferio de la Drakboata Festivalo, ke la eksplodo, kiu disrompis rostrestoracion en Yinchuan, ĉefurbo de Ningxia merkrede nokte, kaŭzis 31 mortintojn kaj sep vunditojn. 

Xi urĝis klopodojn por konstati la kaŭzon de la akcidento kiel eble plej baldaŭ kaj respondecigi koncernajn homojn laŭ la leĝo.

La kaŭzo de la akcidento estas esplorata.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree