Ĉina ĉefministro: la rilatoj inter Ĉinio kaj Francio havas tutmondan signifon, Ĉinio pretas vastigi dudirektan malfermon
Lucia Publikigita: 2023-06-22 18:45:02

Ĉina ĉefministro Li Qiang diris merkrede, ke Francio, kiel konstanta membro de la Sekureca Konsilio de UN kaj grava lando kun sendependa spirito, estas ampleksa strategia partnero de Ĉinio, kaj la rilatoj inter Ĉinio kaj Francio konservis altnivelan disvolvadon kaj ĉiam portas tutmondan signifon super la duflanka skalo.

Li diris kiam li atingis Parizon por oficiala vizito al Francio, ke aprile de la kuranta jaro, ĉina prezidanto Xi Jinping kaj franca prezidento Emmanuel Macron atingis serion da strategiaj konsentoj, skizante belan projekton por ĉiuflanka strategia partnereco de Ĉinio kaj Francio kaj montris la direkton de la kunlaboro de Ĉinio kaj Francio kadre de la Ĉinio-Eŭropa kaj tutmonda niveloj.

Li diris, ke Ĉinio pretas kunlabori kun Francio por vastigi dudirektan malfermon, konstrui pli rezistemajn industriojn kaj provizoĉenojn inter Ĉinio kaj Francio kaj inter Ĉinio kaj Eŭropo, profundigi inter-popolajn interŝanĝojn kaj reciprokan lernadon, kaj kune trakti tutmondajn defiojn kiel klimata ŝanĝiĝo kaj daŭrigebla disvolvo, por injekti novan impulson al la daŭra, solida kaj stabila kresko de la rilatoj inter Ĉinio kaj Francio, kaj injekti pli da fido kaj forto al la monda paco, stabileco kaj disvolviĝo.

Li diris ankaŭ, ke Ĉinio pretas kunlabori kun Francio por transformi la projekton ellaboritan de la dulandaj ŝtatestroj por disvolvo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Francio en laborplanojn kaj realaĵon.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree