Survoje al disvolvo neniu lando kaj neniu homo estas forlasita
CMG Publikigita: 2023-06-22 18:46:32

“Ĉi tie ni persone vidis kaj spertis la atingojn de mikoriza teknologio kaj kampara leviĝo. La mikoriza industrio plenas de viveco, kaj la mikoriza teknologio havas grandan potencialon.” Antaŭ nelonge Peter Gail, funkciulo de la provinco East Highland de Papu-Nov-Gvineo, venis al la provinco Fujian de Ĉinio por kunveni, tiam li informiĝis pri la rakonto de “mikoriza planto, kiu fariĝis oro”. Li diris, ke li pretas disvolvi la mikorizan industrion en Papu-Nov-Gvineo.

Ne nur en Papu-Nov-Gvineo. Nuntempe, la mikoriza teknologio de Ĉinio jam disvastiĝas en 106 landoj kaj regionoj, kaj tio liveras solidan movforton por la tagordo de daŭripova evoluigo de UN ĝis 2030. La 20an de junio Ĉinio publikigis “Raporton de plenuma progreso pri Tutmonda Iniciato pri Disvolvo”, ĝi estas projekto plimalgrandigi malriĉecon por akceli tutmondan disvolvadon.

Disvolvo estas universala ŝlosilo solvi ĉiujn problemojn. Aktuale, la mondo ĝenatas de malpaco, la geopolitika konflikto kreskas, la ekonomia kresko restas en valo, kaj jen kien iras la monda disvolvo? La 21an de septembro 2021, en la ĝenerala debato de la 76a Ĝenerala Asembleo de UN la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping prezentis Tutmondan Iniciaton pri Disvolvo, kiu ricevis subtenon de pli ol 100 landoj kaj internaciaj organizaĵoj.

En la iniciato malpligrandigi malriĉecon estas la unua tasko. Dum unu jaro Ĉinio sincere helpis evoluantajn landojn liberigi de malriĉeco per serio da rimedoj, kiel formi kunlaboran reton por elimini mizeron, akceli interŝanĝojn pri scioj kiel forigi malriĉecon, plenumi projektojn de vivteno.

Disvolvo ne estas patento, sed rajto de ĉiuj. Pro kio la tutmonde evoluiga iniciato estas tiel akceptita? Ĉar en ĝi troviĝas la komuna konsento de disvolvo en la mondo.

Kiel prezentinto de la iniciato, Ĉinio ĉiam agas laŭ siaj vortoj kaj certigas, ke survoje al disvolvo neniu lando kaj neniu homo estas forlasita

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree