Iuj landoj okazigis UK, sed nun tiuj landoj jam ne ekzistas
Mirinda Publikigita: 2023-06-22 06:23:09

Ankaŭ iuj landoj okazigis UK, sed nun tiuj landoj jam ne ekzistas. Ekzemple Respubliko Krakovo (Krakowie 1815-1918) en 1912 okazigis la 8an UK. Krakovo estis antikva urbo en orienta Eŭropo kaj iam estis ĉefurbo de Pollando (ĝis 1609) kaj nun estas la dua granda urbo post Varsovio de Pollando.

En la fino de la 19a jarcento, Krakovo estis kultura kaj arta centro kaj kun progresinta urba konstruado. En 1901 ĝi jam havis akvoprovizadon kaj de 1910 ĝi posedis tram(veturil)on. En 1912 okaze de la 25a jubileo de Esperanto, 1 000 esperantistoj partoprenis en la UK en Krakovo. En tiu ĉi UK Zamenhof proklamis, ke estas la lasta fojo por li partopreni en la UK kiel ĉefo kaj majstro. Poste se li partoprenos, li staros inter esperantistoj.

En 1927 la 19a UK okazis en Libera Urbo Dancigo kun 905 aliĝintoj. La Libera Urbo Dancigo estis aŭtonoma urbo establita post la unua Monda Milito kaj estis grava havena urbo. Ĝi iam apartenis al Pollando. Post la dua Monda Milito la urbo transnomiĝis kiel Gdansko kaj kuniĝis al Pollando en 1939.

Jugoslavio, sudorienta-eŭropa lando, du fojojn okazigis la UK respektive en 1953 en la urbo Zagrebo (nun apartenas al Kroatio) kaj en 1973 en Beogrado (nun en Serbio).

En Jugoslavio naskiĝis multaj gravaj esperantistoj, inkluzive de verkisto Tibor Sekelj, iama prezidanto de UEA Ivo Lapenna, sociologo Nikola Rašić kaj iama ĝenerala direktoro de UEA Simo Milojević.


Germanio gastigis 8 UK-jn tamen en kvar identecoj. En 1908 ĝi gastigis la UK kiel Germana Imperiestra Regno,en 1923 ĝi gastigis la UK en nomo de Vajmara Respubliko, en 1933 la 25a UK okazis en Nazia Germanio aŭ La Tria Regno kaj en 1951, 1958, 1974 kaj 1985 la UK okazis en Okcidenta Germanio kaj en 1999 la Federacia Respubliko de Germanio refoje okazigis la UK.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree